Ok semajnojn vi regule konatiĝis kun la internacia neŭtrala lingvo Esperanto. Nun, konante jam multon, vi povas certe senprobleme orientiĝi en bazaj frazoj kaj eĉ en kelkaj pli komplikaj dialogoj.
Vi ankaŭ jam povas komenci aŭskulti Esperanto-elsendojn en radio kaj legi Esperanto-literaturon. Librojn kaj gazetojn vi povas mendi aŭ en Ĉeĥa Esperanto-Asocio, aŭ en la eldonejo KAVA-PECH.
La nekonatajn vortojn dum la praktika uzado de la lingvo bv. (bonvolu) elserĉadi en vortaro.
Ni kredas, ke vi jam aĉetis almenaŭ Esperantan-ĉeĥan vortaron. Se ankoraŭ ne, ni rekomendas mezgrandan Esperantan-Ĉeĥan Vortaron de la aŭtoroj Karel Kraft kaj Miroslav Malovec, kiu enhavas pli ol 28 000 terminojn (la eldonejo KAVA-PECH, 1995). Por legado de Esperanto-tekstoj vi ĝin bezonos. Tio estas investo, kiu certe valoros por vi, se vi venis en via studado ĝis ĉi tiu lasta leciono de la baza kurso kaj volas viajn konojn plu disvolvi.
Male, por skribado de tekstoj en Esperanto kaj plia aktiva uzado de la lingvo estas konvena Ĉeĥa-esperanta mezampleksa vortaro (K. Kraft: Česko-esperantský slovník, KAVA-PECH, 1998), kiu estas eĉ pli ampleksa.
Dum la venontaj dudek lecionoj vi sekve pliampleksigos vian vortprovizon, ĉiutage po unu temo. Tamen ni rekomendas, ke vi provu jam legi en la legolibro, kiu estas aligita kiel la lasta parto de la tuta lernolibro.
Esperanton vi povas ankaŭ praktiki per Interreto. Ni rekomendas komenci ĉe www.esperanto.cz, kie vi trovos multajn interesajn informojn kaj ankaŭ ligilojn al multaj aliaj interesaj retpaĝoj, inkluzive diskutlistojn kaj senpagajn kursojn de Esperanto. Kaj multajn informojn en Esperanto el ĉiuj fakoj vi trovos en esperanta versio de Vikipedio www.eo.wikipedia.com, kiu enviciĝas inter dudek plej ampleksaj lingvaj versioj de Vikipedio
Klikněte na tlačítko Zkontroluj, tím si ověříte správnost odpovědi.
Správně: | 0 |
Chybně: | 0 |
Váš výsledek: | 0 % |
Výborně! Můžete přejít na další test.
Zkuste to znovu.
Můžete si nechat zobrazit správné odpovědi. Pozor, tato funkce přepíše všechny odpovědi, které jste vložili.
Pokud se některá z odpovědí obarví nažluto, podržte nad ní myš. Zobrazí se vám další možné odpovědi.
Vymazáním odpovědí budete moci začít znovu.
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo