Fine de ĉi tiu lernolibro ni decidis envicigi la legolibron, kiu prezentas fragmentojn de diversspecaj tekstoj.
Unue ni volis aldoni nekonatajn vortojn al ĉiu artikolo, sed fine ni de tio rezignis. Ni kredas, ke tiu, kiu investis sian tempon kaj sukcesis lerni lingvon ĝis tiu grado, ke li aŭ ŝi povu legi normalan tekston, certe ankaŭ pretas investi iom da mono por aĉeti vortaron.
Tamen, ni rekomendas unue ĉiam provi kelkfoje tralegi ĉiun tekston sen vortaro kaj provi ekkompreni, kaj nur sekve elserĉi la nekonatajn vortojn por precizigi la komprenon. Tiamaniere vi pli rapide progresos en la kono de la lingvo, ol se vi serĉus ĉiun nekonatan vorton tuj dum la unua lego.
Ni kredas, ke ĉi tiu legolibro in-stigos vin al havigo (kaj lego) de pliaj verkoj en Esperanto.
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo