Eldonejo Eldono laŭ mendo Esperanto
Language/Lingvo/Sprache
Serĉo
Aranĝoj
Ĉeĥaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Esperantaj libroj
Lingva literaturo
Faka literaturo
Beletro
Aĉetkorbo

UEA en konscio de esperantistoj

Zbigniew, Galor; Pietiläinen, Jukka

 

ISBN 978-80-87169-55-1

167 paĝoj

14 x 20 cm

15 EUR

broŝurita

La publikaĵo enhavas originajn studojn pri lingvistikaj, historiaj, literaturaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj el la plumo de elstaraj esperantologoj. Ĝi baziĝas sur bjalistokaj sociologiaj esploroj, kiujn realigi estis intenco de iama Sociscienca Esperanto-Grupo (SEG). La libro moderne kaj amplekse traktas la plej varmajn nuntempajn problemojn de la plej granda organizaĵo de la Esperanto-movado. Ĝi ankaŭ sistemigas kelkajn bazajn informojn pri sociologio de Esperanto. Kaj ĝi estas fonto de elementaj informoj, kaj por aktivuloj, kaj por studantoj, kaj por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri tiu ĉi socia lingva movado.

El la recenzo:

Antaŭ ĉ. 40 jaroj sociologoj komencis prezenti al la esperantistoj spegulon, en kiu ili eble legos la respondon al la demando "kiuj ni estas?" Ĉi tiu libro estas nova kaj grava paŝo en la sociologia esplorado de tiu malfacile difinebla fenomeno, ĝenerale konata sub la nomo Esperanto-Movado.

Michel DUC GONINAZ


Interesaĵoj
Kondiĉoj de perpoŝta vendado
Poligrafiaj servoj
Informoj
Pliaj informoj pri Esperanto: www.esperanto.cz.

Tradiciaj aranĝoj
Naše knihy v knihkupectví Kosmas.cz